La Imperio de la Nekromancistoj (The Empire of the Necromancers)

Translation of Clark Ashton Smith by Russ Williams

La legendo de Mmatmuro kaj Sodosmo ekestos nur en la lastaj cikloj de Tero, kiam la ĝojaj legendoj de la ĉeftempo estis forgesita. Antaŭ la tempo de ĝia rakontado, multaj epokoj estos forpasintaj, kaj la maroj estos falintaj en iliaj fundoj, kaj novaj kontinentoj estos naskiĝitaj. Eble, en tiu tago, ĝi servos ĉarmi dum iom da tempo la nigran lacecon de mortanta raso, kreskinte senespera de tuto krom forgesiteco. Mi rakontas la legendo kiel viroj rakontos ĝin en Zodiko, la lasta kontinento, sub nebrila suno kaj tristaj ĉieloj tie la steloj elvenas en terura brileco antaŭ vespero.

I

Mmatmuro kaj Sodosmo estis nekromancistoj kiuj venis el la malluma izolo de Naato, por praktiki iliajn sinistrajn artojn en Tinarado, trans la malŝvelaj maroj. Tamen ili ne prosperis en Tinarado: pro morton juĝis sanktan la popolo de tiu griza lando; kaj la neniecon de la tombo devas ne malgrave malsanktiĝi; kaj tie oni abomenis la leviĝon de la mortaj per nekromancio.

Do, post mallonga tempo, Mmatmuro kaj Sodosmo estis forpelita por la kolero de la enloĝantoj, kaj deviĝis fuĝi al Cincoro, dezerto del la sudo, kiu homopleniĝis nur por la ostoj kaj mumioj de raso kiun la pesto mortigis en antaŭa tempo.

La lando en kiun ili iris kuŝis senkultura kaj lepra kaj cindrogriza sub la kolosa, ardaĵo-kolora suno. Ĝia peciĝaj rokoj kaj mortaj soloecoj de sablo terorizus la korojn de ordinaraj viroj; kaj, ĉar ili elŝoviĝis en la senfrukta ujo sen nutraĵo aŭ vivtenado, la destino de la sorĉistoj ŝajnis senespera. Tamen, sekrete ridetante, kun la aspekto de konkerantoj kiuj tretas la alirejo al longavidita regno, Sodosmo kaj Mmatmuro konstante marŝis al Cincoron.

Nerompita antaŭ ili, tra kampoj malplenaj de arboj kaj herboj, kaj trans kanaloj de elsekaj riveroj, kuris la granda ŝoseo kiu antaue iris inter Cincoro kaj Tinarado. Tie ili renkontis neniun vivantan aĵon; tamen baldaŭ ili venis al la skeletoj de ĉevalo kaj ĝia rajdanto, kuŝanta en la vojo, kaj portante ankoraŭ la richa jungilaro kaj vesto kiu ili surhavis en la karno. Mmatmuro kaj Sodosmo pauzis antaŭ la kompatindaj ostoj, sur kiu ne makuleto de korupto restis; kaj ili ridetis fiece inter sin.

'La ĉevalo estos via,' diris Mmatmuro, 'ĉar vi estas iomete la pli aĝa de ni du, kaj do indas je la antaŭrajto; kaj la rajdanto servos ni ambaŭ kaj estos la unua agnoski servuteco al ni en Cincoro.'

Tiam, en la cindra sablo apud la vojflanko, ili desgenis trioblan circlon; kaj kunstarante ĉe ĝia centro, ili efektivigis la abomenajn ritojn kiuj devigis la mortiĝon leviĝi el la trankvila nenieco kaj obei de tiam, en ĉio, la malluman volon de la nekromancisto. Post tiam ili aspergis pinĉaĵon de magia pudro en la naztruo de la viro kaj la ĉevalo; kaj la blankaj ostoj, lamente knarante, leviĝis el kie ili kuŝis kaj staris pretece servi iliajn majstrojn.

Do, kiel estis interakordita, Sodosmo surleviĝis la skeletoĉevalon kaj prenis la juvelajn bridrimenojn, kaj rajdis kiel malbona mokaĵo de Morto sur lia pala ĉevalo; dum Mmatmuro pezpaŝadis flanke de li, apogante sin leĝere sur ebona bastono; kaj la skeleto de la viro, kun ĝia riĉa vesto loze flirtante, sekvis post la du kiel servutuloj.

Post iom da tempo, en la griza dezertiĝaĵo, ili trovis la restaĵon de alia ĉevalo kaj rajdanto, kiun la ŝakaloj lasis kaj la suno sekis al la magreco de maljunaj mumioj. Kiujn ili ankaŭ altstarigis el morto; kaj Mmatmuro surleviĝis la ŝrumpitan militĉevalon; kaj la du magiistoj rajdis antaŭen digne, kiel vagantaj imperiestroj, kun kadavro kaj skeleto por servi ilin. Aliaj ostaroj kaj makabraj restaĵoj de homoj kaj bestoj, kiun ili alvenis baldaŭ, estis siatempe resurektita sammaniere; do ili kolektis al sin ĉiam-ŝvelanta sekvantaro dum ilia progreso tra Cincoro.

Laŭ la vojon, kiam ili alproksimis Jedliremon, kiu estis la ĉefurbo, ili trovis multajn tombojn kaj nekropolojn, netuŝitan jam post multaj epokoj, kaj enhavantajn je mummioj kiuj apenaŭ velkis en morto. Ĉiu ili levis kaj vokis el sepulteca nokto pro fari iliajn komandojn. Iu ili ordonis semi kaj erpi la dezertajn kampojn kaj hisi akvon elde sinkitaj puntoj; aliaj ili restis je diversaj taskoj, kian la mummioj faris en vivo. La centjaroj-longa silenco estis rompita de la bruo kaj tumulto de miriadaj aktivecoj; kaj la magra kadavroj de teksistoj laboris per iliaj navetoj; kaj la kadavroj de plugistoj sekvis ilian sulkojn malantaŭ kadavraj bovoj.

Laca pro la stranga vojaĝo kaj iliaj oftripetitaj sorĉkantoj, Mmatmuro kaj Sodosmo vidis antaŭ sin finfine, de dezerta monteto, la altajn turojn kaj belajn, nerompitajn kupolojn de Jedliremo, trempita en la malheliĝanta stagnanta sango de misaŭgura sunsubiĝo.

'Ĝi estas sufiĉega lando,' diris Mmatmuro, 'kaj vi kaj mi kunhavos ĝin inter ni, kaj prenos regivo supre tuta de ĝiaj mortaj, kaj kronadiĝos kiel imperiestroj en la mateno en Jedliremo.'

'Ja,' respondis Sodosmo, 'por ke estas neniu vivanta por disputi nin ĉi tie; kaj tiuj, kiuj ni alvokis el la tombo, vere movos kaj spiros nur ĉe nia diktaĵo, kaj ne povas ribeli kontraŭ ni.'

Do, en la sangruĵa krepusko kiu dikiĝis kun purpuro, ili eniris Jedliremon kaj rajdis antaŭen inter la altaj, senampolaj domegoj, kaj instalis sin kun sia horora sekvantaro en tiu digna kaj forlasita palacio, kie la dinasto de Nimbodaj imperiestroj regnis dum du mil jaroj kun regivo supre Cincoro.

En la polvaj oraj haloj, ili lumigis la malplenajn ampolojn de onikso per ilia ruza sorĉado, kaj vespermanĝis per reĝaj viandoj, provizita el pastaj jaroj, kiujn ili elvokis en simila maniero. Antikvajn kaj imperiestrajn vinojn verŝis por ili en opaleskaj tasoj la senkarnaj manoj de ili servituloj; kaj ili trinkis kaj bankedis kaj festis en fantasmagoria pompo, prokrastante la relevon de ili kiu kuŝis morte en Jedliremo ĝis la mateno.

Ili leviĝis frue, en la malhela karmenzina auroro, el la luksaj palacio-litoj, en kiu si dormis; pro multe restis por fari. Ĉie en la forgesita urbo, ili faris sorĉojn sur la homoj kiuj mortis en la lasta jaro de la pesto kaj kuŝis neenteriĝite. Kaj atinginte tiu, ili pasis preter Jedliremo en tiun alian urbon de altaj tomboj kaj fortegaj maŭzoleoj, en kiuj kuŝis la Nimbodaj imperiestroj kaj la pli grava civitanoj kaj nobloj de Cincoro.

Tie ili petis siajn skeleto-sklavojn enrompi la pordojn per marteloj; kaj tiam, per siaj pekozaj, tiranaj sorĉoj, ili elvokis la imperiajn mummiojn, eĉ de la plej aĝa de la dinasto, kaj ĉiu de kiun venis rigide marxsante, kun senlumaj okuloj, en riĉaj vindaĵoj kudrita kun flamo-helaj juveloj. Kaj ankaŭ, post tiam, ili elportis al ŝajno de vivo multajn generadojn de korteganoj kaj dignuloj.

Movante en solena spektaklo, kun malluma kaj fierega kaj kava vizaĝoj, la mortaj geimperiestroj de Cincoro riverencis Mmatmuron kaj Sodosmon, kaj sekvis ilin kiel procesio de kaptitoj tra tutaj la vojoj de Jedliremo. Poste, en la giganta trono-ĉambro de la palacio, la nekromancistoj surleviĝis la altan duopan tronon, kie la ĝustaj imperiestroj antaŭe sidis kun siaj geedzoj. Inter la asembleo de imperiestroj, emontrante belege kaj funebre, ili estis instalita kun suvereneco per la elsekiĝita mano de la mummio de Hestajo, plej frua de la Nimboda deveno, kiu regnis en la duonmitaj jaroj. Post tiam ĉio de la praido de Hestajo, hom-amasante la ĉambron en granda svarmo, aklamis per sentonaj, eĥo-similaj voĉoj la regnon de Mmatmuro kaj Sodosmo.

Tiamaniere la elpelitaj nekromancistoj trovis por sin imperion kaj regnanan popolon en la ruiniĝita, senfrukta lando kie la homoj de Tinarado forpelis sin por perei. Regnante suverene supre tuta la mortaj de Cincoro, per sian malica magio, ili regis sinistran despotismon. Tributon al ilin alportis senkarna portistoj el forsituantaj regnoj; kaj pesto-manĝata kadavroj, kaj alta mummioj parfumita per sepultistejaj balzamoj, iris kaj reiris pri siaj irtaskoj en Jedliremo, aŭ amasis antaŭ ili avidaj okuloj, el neelĉerpeblaj keloj, la araneaĵo-nigriĝitan oron kaj polvajn gemojn de antikva tempo.

Mortaj laboristoj faris floriĝi ilian palacio-ĝardenojn per longa-pereitaj floroj; kadavroj kaj skeletoj laboris por ilin en la minoj, aŭ levis superbajn, fantastajn turojn al la mortanta suno. Ĉambelanoj kaj princoj de olda tempo estis iliaj tasportistoj, kaj kordmuzikiloj estis plukita por ilia ravo per la gracilaj manoj de imperiestrinoj kun ora hararo kiu eligixis ne malbriliĝita de la nokto de la tombo. Tiuj kiuj estis plej belaj, kiuj la pesto kaj la vermo ne tro ruiniĝinta, ili prenis por siaj fiamantoj kaj devigis servi sian nekrofilian volupton.

II

Ĉielmaniere, la popolo de Cincoro rolis la agadojn de vivo ĉe la volo de Mmatmuro kaj Sodosmo. Ili parolis, ili movis, ili manĝis kaj trinkis kiel en vivo. Ili aŭdis kaj vidis kaj sentis kun verŝajno de la sentoj kiuj estis siaj antaŭ morto; sed siaj cerboj estis ensklavitaj per timeginda nekromancio. Ili memoras nur malklare sian antaŭan estinton; kaj la stato al kiun ili estis alvokita estis malplena kaj ĝena kaj ombra. Ilia sango fluis malvarma kaj malvigla, miksita kun la akvoj de Leteo; kaj la vaporoj de Leteo nubis iliajn okulojn.

Mute ili obeis la diktaĵojn de siaj tiranaj majstroj, sen ribelo aŭ protesto, sed plenita kun svaga, senmezura laceco tia, kian la mortiĝoj certe scias, kiam trinkinte eternan dormon, ili estas re-alvokita denove al la amaro de mortema estanta. Ili sciis nek pasion, nek deziron, nek ravon, sed nur la nigran langvoron de sia vekiĝo de Leteo, kaj grizan, senĉesantan sopiradon al reveni al tiu rompita dormo.

Plej juna kaj lasta de la Nimbodaj imperiestroj estis Illeiro, kiu mortis en la unua monato de la pesto, kaj estis kuŝita en sia altkonstruita maŭsoleo dum du cent jaroj antaŭ la alveno de la nekromancistoj.

Leviĝis kun sia popolo kaj sia patroj por atendi la tiranojn, Illeiro rekomencis la malplenon de estanta sen demando kaj ne sentis surprizon. Li alprenis sian duonresurekton kaj tiun de siaj parencoj kiel oni akceptis la indignindaĵojn kaj mirindojn de sonĝo. Li sciis ke li revenis al paliĝinta suno, al kava kaj fantoma mondo, al ordo de aferoj en kiu li estis nur obeema ombra. Sed unue li estis ĝenita nur, kiel la aliaj, pro malakra laceco kaj pala malsato por la perdita forgesiteco.

Drogita per la magio de sia ĉefsenjoroj, malforta pro la epoklonga nenieco de morto, li jenis, kiel somnambulo, la fiegecojn al kiuj siaj prapatroj estis submetitaj. Ankoraŭ, iel, post multaj taogj, malforta fajrero vekiĝis en la stupora krepusko de lia menso.

Kiel io perda kaj ne reprenebla, preter grandega golfoj, li memoris la pompon de sia regno en Jedliremo, kaj la oran fieron kaj ĝojegon kiu estis sia en sia juneco. Kaj memorante ĝin, li sentis svagajn ekmovojn de ribelo, fantoma rankoro kontraŭ la magiistoj kiu alvokis sin al tiu katastrofa moko de vivo. Mallume li ekprilamentis sian falitan staton, kaj la funebran malfeliĉon de siaj prauloj kaj sia popolo.

Ĉiutage, dum tasportisto en la haloj kie li regis antaŭe, Illeiro vidis la farojn de Mmatmuro kaj Sodosmo. Li vidis ilian kapricojn de kruelaĵo kaj avino, ilian kreskantan ebriemon kaj voremon. Li spektis ilin vadante en sia nekromanta lukso, kaj fariĝis sendisciplinaj kun mallaboremo, krudaj kun sinindulgenco. Ili neglektis la studadon de sia arto, ili forgesis multajn de sia sorĉoj. Tamen ankoraŭ ili regis, fortegaj kaj imponegaj; kaj kuŝante sur divanoj de purpuro kaj rozo, ili planis estri armeon de la mortiĝoj kontraŭ Tinarado.

Revante de konkero, kaj de pli vasta nekromantoj, ili kreskis grasdikaj kaj pigraj kiel vermoj kiu instalis sin en ostejo riĉa kun korupto. Kaj paŝo post paŝo kun ilia pigreco kaj tiraneco, la fajro de ribelo leviĝis en la ombra koro de Illeiro kiel flamo kiu baraktis kontraŭ Leteaj humidoj. Kaj malrapide, kun la pligrandiĝo de lia kolerego, revenis al si ioma de la forto kaj firmaĵo kiun li havis en vido. Vidante la malmoralecon de siaj opresantoj, kaj sciante la malbonon kiu estis faranta al la mortaj, li aŭdis en la cerbo la kriadon de sufokitaj voĉoj postulante vengon.

Inter siaj prapatroj, tra la palac-haloj de Jedliremo, Illeiro moviĝis silente ĉe la peto de siaj majstroj, aŭ staris atendante ilajn komandojn. Li verŝis en iliajn tasojn de onikso la flava vinrikolto alportis per sorĉado el monetoj sub pli juna suno; li submetis sin al iliaj kalumnioj kaj insultoj. Kaj nokto post nokto li spektis ilin luliĝantan en ilia ebrieco, ĝis ili ekdormis, floraj kaj krudaj, inter sia arogata grandiozo.

Estis malmulta parolo inter la vivantaj mortuloj; filo kaj patro, filino kaj patrino, amanto kaj amato, iris tien kaj reen sen signo de renkonto, farinte neniu komenton pri sia malbona sorto. Tamen fine, unu noktomezo, kiam la tiranoj dormis kaj la flamoj ŝanceliĝis en la nekromantaj lampoj, Illeiro interkonsiliĝis kun Hestajo, sia plej aĝa parenco, kiu estis fama sorĉisto en fablo kaj reputaciate sciis la sekretan scion de antikveco.

Hestajo staris aparte de la aliaj, en angulo de la ombra halo. Li estis bruna kaj ŝrumpita en sia mummio-vestaĵo; kaj siaj senlumaj obsidianaj okuloj aperis fiksrigardi senmovante al neniomecon. Li ŝajnis ne aŭdi la demandojn de Illeiro; sed post iom da tempo, en seka, susiranta flustro, li respondis:

'Mi estas maljuna, kaj la nokto de la sepultejo estis longa, kaj mi malmemoras multon. Ankoraŭ, palponte malantaŭ trans la malplenaĵo de morto, eble mi retrovos iom da mia antaŭa saĝo; kaj kune ni konstruktcios rimedon por libereco.' Kaj Hestajo interserĉis la ĉifaĵojn de memoro, kiel oni kiu etendis la manon ene de ujo kie la vermo estis kaj la kaŝitaj arkivoj de olda tempo estas putritaj en iliaj kovroj; ĝis fine li memoris ion, kaj diris:

'Mi rememoris ke mi unufoje estis ponteca magiisto; kaj inter aliaj aferoj, mi sciis la sorĉojn de nekromancio; sed mi uzis ilin ne, ĵurante ties uzon kaj la leviĝon de la mortiĝoj esti abomenan agon. Ankaŭ, mi posedis alian scion, kaj eble inter la restaĵo de tiu arkaika scio estas tiu, kiu servos por gvidi nin nun. Ĉar mi rememoras malklara, dubebla profetaĵo, faris ĉe la fondo de Jedliremo kaj la imperio de Cincoro. La profetaĵo estis ke malbona pli ega ol morto okazos al la imperiestroj kaj la popolo de Cincoro en estontaj epokoj; kaj ke la unua kaj lasta de la Nimboda dinasto, kunkonsiligonte, efektivigos liberigon kaj nuligos la malbenozan sorton. La malbono ne estis nomiĝita en la profetaĵo: sed oni parolis ke la du imperiestroj lernos la solvon de sia problemo per la rompo de argila figuro kiu gardas la plej suban ĉambron de la imperia palaco en Jedliremo.'

Tiam, audinte tiun profetaĵon el la paliĝitaj lipoj de sia prapatro, Illeiro meditis iom da tempo, kaj diris:

'Mi rememoris nun posttagmezon en frua juneco, kiam serĉante senokupe tra la neuzitaj keloj de la palacio kiel knabo farus, mi venis al la lasta ĉambro kaj trovis tie polvan, krudan figuron de argilo, ties formo kaj vizaĝo estis stranga al mi. Kaj, sciinte ne la profetaĵon, mi forturnis desapontite, kaj revenis tiel senokupe kiel mi venis, por serĉi la scintilan sunlumon.'

Tiam, ŝtelante for de sia senatenta parencaro, kaj portante juveliĝitajn ampolojn ili prenis el la halo, Hestajo kaj Illeiro subiris per subtera ŝtuparo suba la palaco; fadenigante sin kiel neplaĉeblaj, kaŝemaj ombroj la labirinton de noktmallumaj koridoroj, ili venis fine al la plej suba kripto.

Tie, en la nigra polvo kaj noda araneaĵo de la nememorebla pasinteco, ili trovis la dekrititan argilan figuron, kies krudaj aspektoj estis tiu, kiu de forgesita tera dio. Kaj Illeiro disrompis la figuron per fragmento de ŝtono; kaj li kaj Hestajon elprenis de ties kava centro granda glavo de ne rustiĝita ŝtalo, kaj peza ŝlosilo de nemalbriliĝita bronzo, kaj tabeloj de hela latuno sur kiu estis surskribita la diversaj bezonataj aferoj, tial Cincoro estus libera de la malluma regno de la nekromantoj kaj la popolo reatingus forgesitecan morton.

Do, kun la ŝlosilo de nemalbriliĝita bronzo, Illeiro malŝlosilis, kiel la tabletoj sin instruis fari, malaltan kaj streĉan pordon ĉe la fino de la plej suba ĉambro, preter la rompita figuro; kaj li kaj Hestajo vidis, kiel profetitan, la vindantan stxuparon de sombra ŝtono al nemalkovrita abismo, kie ankoraŭ brulis la plej subaj fajroj de tero. Kaj lasinte Illeiro por gardi la malferman pordon, Hestajo prenis la glavon de nerustiĝita ŝtalo en la magra mano, kaj reiris la halon kie la nekromancistoj dormis, sterniĝante sur siaj divanoj de purpuro kaj rozo, kun la palaj, sensangaj mortuloj ĉirkaŭ sin en paciencaj vicoj.

Apogate por la antikva profetaĵo kaj la prascio de la helaj tabletoj, Hestajo levis la grandan glavon kaj diskaptis Mmatmuron kaj Sodosmon, ambaŭ per unuopa bato. Tiam, kiel direktita, li kvaroniĝis la restaĵojn per fortegaj batoj. Kaj la nekromancistoj kapitulacis siajn malpurajn vivojn, kaj surdose kuŝis, sen movo, aldonante pli profundan ruĝon al la rozo kaj pli helan koloron al la malĝoja purpuro de siaj divanoj.

Tiam, al lia parencaro, kiu staris silenta kaj nevigla, apenaŭ sciante sian liberiĝon, la respektinda mummio de Hestajo parolis en sekaj murmuroj, sed aŭtoritate, kiel reĝo kiu eldonis komandojn al siaj infanoj. La mortaj geimperiestroj ekmoviĝis, kiel aŭtunaj fojoj en subita vento, kaj susuro pasis inter sin kaj eliris de la palacio, komunikonte al fin, por malrektaj manieroj, al tuta la mortiĝaro de Cincoro.

Tutnokte, kaj dum la sango-malhela tago kiu sekvis, per balanciĝantaj torĉoj aŭ la lumo de la mortanta suno, senfina armeo de pest-manĝitaj kadavroj, de cifriĝitaj skeletoj, ŝutiĝis en makabra torento tra la stratoj de Jedliremo kaj laŭ la palac-halo kie Hestajo staris gardante la mortigitajn nekromancistojn. Senpaŭze, kun svagaj, fiksrigardantaj okuloj, ili konstante iris kiel pelitaj ombroj, por serĉi la subterajn ĉambrojn sub la palaco, por pasi la malferman pordon kie Illeiro atendis en la lasta ĉambro, poste por vindi sube por mil mil ŝtupoj al la rando de tiu abismo kie boliĝis la malflusantajn fajrojn de la tero. Tie, el la rando, ili mem ĵetis sin al dua morto kaj la pura neniigo de la senfundaj flamoj.

Sed, poste ĉiu iris al sian liberiĝo, Hestajo jam restis, sola en la paliĝante subsuniro, apud la fenditaj korpoj de Mmatmuro kaj Sodosmo. Tie, kiel la tabletoj direktis lin por fari, li provis tiujn sorĉojn de olda nekromancio kiu li sciis en sia antaŭe saĝo, kaj malbenis la dismembritajn korpojn kun tiu ĉeniama vido-en-morto kiu Mmatmuro kaj Sodosmo penis trudi sur la popolo de Cincoro. Kaj malbenoj eliris la palojn lipojn, kaj la kapoj rulis horore kun furioze rigardegaj okuloj, kaj la membroj kaj torsoj baraktis sur siaj imperiestraj divanoj inter la koagulinta sango. Tiam, sen retrorigardo, sciante ke tuto estis farita kiel estis destiniĝite kaj prognoziĝite ekde la unua, la mummio de Hestajo forlasis la nekromancistojn al ilia sorto, kaj iris lace tra la nokta labirinto de la keloj por kunigi Illeiron.

Do, en la trankvila silento, havante ne plu uzon por vortoj, Illeiro kaj Hestajo trapasis la malferman pordon de la subtera ĉambro, kaj Illeiro ŝlosis la pordon malantaŭ ili kun ĝia ŝlosilo de nemalbriliĝita bronzo. Kaj tiam, por ŝtuparo spiranta, ili serpentis al la rando de la profundaj flamoj kaj unuiĝis kun siaj parencoj kaj sia popolo en la lasta, finfina nenioeco.

Tamen pri Mmatmuro kaj Sodosmo, homoj diras ke iliaj korpoj rampis tien kaj reen ĝis hodiaŭ en Jedliremo, trovante ne paco aŭ ripozo de sia vivo-morto, sercante vane tra la nigra laborinto por la pordo kiu estis ŝlosita por Illeiro.

English original: La Imperio de la Nekromancistoj (The Empire of the Necromancers)

Top of Page