La Sorĉado de Ulua (The Witchcraft Of Ulua)

Translation of Clark Ashton Smith by Russ Williams

SABMON LA monaĥermito famis ne malpli pro sia pieco ol pro sia profeta saĝo kaj sciado de la obskura, malluma arto de sorĉado. Li loĝis sole dum du generacioj en kurioza domo ĉe la rando de la norda dezerto de Tasuun: domo kies planko kaj muroj estis konstruataj el la grandaj ostoj de dromedaroj, kaj kies tegmento estis hurdo kiun konstituis la pli malgrandaj ostoj de kaj sovaĝaj hundoj kaj homoj kaj hienoj. Tiuj osttombejaj relikvoj, elektitaj por iliaj blanko kaj simetrio, estis kunligitaj per bontanitaj laĉoj, kaj kunmetiĝis kun mirinda mallozeco, kiu nelasis spacon por la blovata sablo penetri. La domo estis la fiero de Sabmon, kiu balais ĝin ĉiutage per balailo el mumia hararo, ĝis ĝi brilas senmakule kiel polurita eburo, kaj ene kaj ekstere.

Malgraŭ sia malproksimo kaj ermitado, kaj la suferado kiu atendis vojaĝon al lia loĝejo, Sabmon estis multe konsultita de la popolo de Tasuun, kaj eĉ estis serĉita de pilgrimantoj el la plej foraj bordoj de Zothik. Tamen, kvankam li ne estis neĝentila aŭ malgastama, li ofte ignoris la pridemandojn de siaj vizitantoj, kiuj, ĝenerale, deziris nur aŭguri la estontecon aŭ peti konsilon pri la plej favora regado de siaj aferoj. Li fariĝis pli kaj pli neparolema pro aĝo, kaj malofte parolis kun homoj en siaj finaj jaroj. Oni diris, eble ne malvere, ke li preferis paroli kun la susurantaj palmoj apud sia puto, aŭ la vagantaj steloj kiuj iris super sia ermitejo.

En la somero de la naŭdek-tria jaro de Sabmon, venis al li la junulo Amalzain, lia pranevo, kaj la filo de nevino kiun Sabmon kare amis en la tagoj antaŭ sia emeritiĝo al gimnosofa izolo. Amalzain, kiu elspezis ĉiujn siajn unu-kaj-du-dek jarojn en la alteja hejmo de siaj gepatroj, estis iranta al Miraab, la ĉefurbo de Tasuun, kie li servos kiel tasportisto de la reĝo Famorgh. Ĉi tiu posteno, havigita al li pro influaj amikoj de lia patro, estis avidata inter la junuloj de la lando, kaj kondukus al alta promocio se li estus sufiĉe bonŝanca gajni la favoron de la reĝo. Konforme al la deziro de sia patrino, li estis veninta por viziti Sabmon por peti la konsilon de la saĝulo rilate al diversaj problemoj pri mondeca konduto.

Sabmon, kies okuloj estis nemalklarigitaj pro aĝo kaj astronomio kaj multa absorbiĝado en volumoj de arkaikaj ĉifroj, ŝatis Amalzain kaj trovis en la knabo ion de la beleco de lia patrino. Kaj tial li libere donacis el sia hamstrita saĝo; kaj, post eldirado de multaj profundaj kaj trafaj maksimoj, li diris al Amalzain:

"Estas ja bone ke vi estas veninta al mi: ĉar, naiva pri la malmoraleca de la mondo, vi vojaĝas al urbo de strangaj pekoj kaj strangaj sorĉistinartoj kaj malbonaj ĉarmoj. Estas multenombraj fiecoj en Miraab. Ties virinoj estas sorĉistinoj kaj putinoj, kaj ilia beleco estas abomeneco en kiu la junaj, la fortaj, la bravaj, estas birdogluitaj kaj kaptitaj.

Tiam, antaŭ ol Amalzain foriris, Sabmon donis al li malgrandan amuleton arĝentan, kurioze gravuritan kun la delikata ostaro de knabino. Kaj Sabmon diris:

"Mi konsilas vin surhavi tiun amuleton ĉiam de nun. Ĝi enhavas pinĉaĵon de la cindro el la funebra ŝtiparo de Jos Ebni, saĝulo kaj arkimago, kiu gajnas suverenecon super homoj kaj demonoj en praaj jaroj per defiado de ĉiu mortema tento kaj subigado de la malobeemo de la karno. Estas virto en ĉi tiuj cindroj, kaj ili protektos vin kontraŭ tiaj malbonaĵoj kiaj estis superitaj de Jos Ebni. Kaj tamen, eble, estas fiecoj kaj fiĉarmoj en Miraab de kiuj la amuleto ne povas defendi vin. En tia okazo vi devas reveni al mi. Mi spektos sur vi zorgeme, kaj scios ĉion, kio okazas al vi en Miraab: ĉar mi antaŭ longe iĝis la proprulo de raraj kapabloj de vido kaj aŭdo, kies ekzercado ne estas barata aŭ limigata pro nura distanco."

Amalzain, senscia pri la aferoj al kiuj Sabmon prialudis, estis iom mistifikigita pro tiu orataĵo. Tamen li ricevis la amuleton dankeme. Tiam, ofertanta al Sabmon respektegan adiaŭon, li rekomencis sian vojaĝon al Miraab, scivolante multe pri la ŝanco, kiu trafos lin en tiu peka kaj multlegenda urbo.

Famorgh, kiu fariĝis maljuna kaj senila meze de siaj diboĉadoj, estis la reganto de maljuniĝanta, duondezerta lando; kaj lia korto estis ejo de forserĉita lukso, de devianta rafiniteco kaj koruptado. La junulo Amalzain, alkutimita nur al la simpla etiketo, la krudaj virtoj kaj malvirtoj de la kampoloĝanta popolo, unue estis blindumata pro la sibarita vivo ĉirkaŭ si. Tamen iu denaska forto de karaktero, fortigita pro la moralaj instruoj de liaj gepatroj kaj la preceptoj de lia praonklo, Sabmon, konservis lin kontraŭ iuj ajn gravaj eraroj aŭ fuŝoj.

Tiel li servis kiel tasportisto ĉe bakĥaj festoj, sed restis abstemia ĉiam, verŝante nokto post nokto en la rubenoinkrustitan pokalon de Famorgh la frenezigajn vinojn drogitan per kanabo kaj la stuporiga arako kun ties infuzo de papavo. Kun nekorupta koro kaj karno li rigardis la famaĉajn maskmimadojn per kiuj la kortuloj, rivalante kunkune pri senhonteco, penis leĝerigi la enuon de la reĝo. Sentante nur miron aŭ naŭzon, li spektis la lertmovajn kaj lascivajn sintordojn de nigraj dancistoj el Dooza Thom en la norda, aŭ safranakorpajn knabinojn el la sudaj insuloj. Liaj gepatroj, kiuj implicite kredis al la superhoma boneco de monarĥoj, ne preparis lin por ĉi tiu spektaklo de reĝa malvirto; tamen la respektego ili semis ĝisfunde al Amalzain kondukis lin konsideri tutan ĝin kiel la strangan sed misteran prerogativon de la reĝoj de Tasuun.

Dum sia unua monato en Miraab, Amalzain aŭdis multe pri la Reĝidino Ulua, sola filino de Famorgh kaj Reĝino Lunalia; sed ĉar la virinoj de la reĝa familio malofte ĉeestis la bankedon aŭ aperis publike, li ne vidis ŝin. La grandega kaj ombrema palaco, tamen, estis plena de flustroj koncernantaj ŝiajn amaferojn. Ulua, al li estis dirita, heredis la sorĉistarton de sia patrino Lunalia, kies malhela, luksa beleco, tiom ofte laudita de ensorĉitaj poetoj, nun estis falinta al virinaĉa kadukaĵo. La amantoj de Ulua estis sennombraj, kaj ŝi ofte akiris ilian pasion aŭ ilian fidelon per aliaj ĉarmoj ol tiuj de sia personeco. Kvankam iomete pli alta ol infano, ŝi estis ekskvizita formita kaj dotita kun la raveco de iu demonino, kiu eble hantus la dormon de juneco. Ŝi estis timata de multaj kaj ŝia malbonvolo estis opiniita danĝera afero. Famorgh, ne malpli blinda al ŝiaj pekoj kaj sorĉadoj ol al tiuj de Lunalia, indulgis ŝin ĉiamaniere kaj neis al ŝi nenion.

La deĵoroj de Amalzain lasis al li multan senlaboran tempon, ĉar Famorgh kutime dormis la duobladormon de aĝo kaj ebrio post la noktaj festoj. Multon da ĉi tiu tempo li donas al studado de algebro kaj la legado de praaj poemoj kaj romancoj. Iun matenon, dum li estis okupata pri iuj algebraj kalkuloj, venis al Amalzain grandega negrino, kiun oni rimarkigis al li kiel unu el la servistinoj de Ulua. Ŝi diris al li diktatore, ke li devas sekvi ŝin al la apartamentoj de Ulua. Perpleksigata kaj miranta pri ĉi tiu rimarkinda interrompo de sia studado, li estis nepova respondi dum momento. Je tio, vidante lian heziton, la granda nigra virino levis lin en la nudaj brakoj kaj portis lin facile el la ĉambro kaj tra la haloj de la palaco. Kolera, kaj konsternplena, li trovis sin deponita en ĉambro kun penditaj senhontaj desegnoj, kie, inter la haladzado de afrodiziigaj vaporoj, la reĝidino rigardis lin kun luksa graveco de divano el fajrohela skarlato. Ŝi estis eta kiel virino de la elfpopolo, kaj volupta kiel volvita lamio. La incenso ŝvebis ĉirkaŭ ŝi kiel sinuaj vualoj.

"Estas aliaj aferoj krom la verŝado de vino por drinkema monarĥo, aŭ la studado de vermomanĝitaj volumoj," diris Ulua en voĉo kiu estis kiel la fluado de varma mielo. "Sinjoro tasportisto, via juneco devus havi pli bonan oficon ol tiujn."

"Mi petas neniun oficon, krom miajn devojn kaj studadojn," respondis Amalzain neafable. "Tamen diru al mi, ho reĝidino, kio estas via volo? Kial via servistino alportis min ĉi tien laŭ maniero tiom maldeca?"

"Por junulo tiom erudicia kaj lerta, la demando devus esti nenecesa," respondis Ulua, ridetante oblikve. "Ĉu vi ne vidas, ke mi estas belega kaj dezirinda? Aŭ povas esti ke viaj perceptoj estas pli malspritaj ol mi pensis?"

"Mi ne dubas ke vi estas belega," diris la knabo, "tamen tiaj aferoj apenaŭ koncernas humilan tasportiston."

La vaporoj, plidensiĝante de oraj incensiloj antaŭ la divano, apartiĝis kun mocio kiel fortiritaj drapiraĵoj; kaj Amalzain malaltigis sian fiksrigardon antaŭ la enĉarmistino, kiu skuis kun dolĉa ridado kiu igis la juvelojn sur ŝiaj mamoj scintili kiel vivantaj okuloj.

"Verŝajne tiuj volumoj ja blindigis vin," ŝi diris al li. "Vi bezonas tiun eŭfrazion, kiu purigas la vidadon. Iru nun: sed revenu baldaŭ pro via propra volo."

Dum multaj tagoj poste, Amalzain, deĵorante kiel kutime, konsciis strangan hantadon. Ŝajnis nun ke Ulua estis ĉie. Aperante ĉe la festoj, kvazaŭ laŭ iu nova kaprico, ŝi paradis per sia malbona belo antaŭ la okuloj de la juna tasportisto; kaj ofte, en tago, li renkontis ŝin en la ĝardenoj kaj koridoroj de la palaco. Ĉiuj viroj parolis pri ŝi, kiel neesprimite konspirante teni ŝin en liaj pensoj; kaj ŝajnis ke eĉ la pezaj murtapiŝoj sursuris ŝian nomon dum ili raslis en la perditaj ventoj, kiuj vagis tra la tenebraj kaj senfinaj haloj.

Tiu, tamen, ne estis ĉio: ĉar ŝia nedezirita imago ekĝenis lian noktajn sonĝojn; kaj ekvekiĝante, li aŭdis la varman dolĉan langvoron de ŝia voĉo, kaj sentis la kareson de delikataj kaj subtilaj fingroj en la mallumo. Fiksrigardante al la pala luno kiu kreskis preter la fenestroj, super la nigraj cipresoj, li vidis ŝian mortan, koroditan vizaĝon akiri la vivantan aspekton de Ulua. La supla kaj delikata formo de la juna sorĉistino ŝajnis iri inter la fabelaj reĝinoj kaj diinoj, kiuj svarmis sur la luksaj pendaĵoj kun iliaj amaferoj. Rigardata kvazaŭ per sorĉado, ŝia vizaĝo kliniĝis al lia en la speguloj; kaj ŝi venis kaj malaperis, kiel fantomo, kun delogaj murmuroj kaj diboĉaj gestoj, kiam li fleksiĝis super siaj libroj. Sed kvankam lin perturbis tiuj aperaĵoj, en kiuj li apenaŭ povis distingi la realan disde la iluzia, Amalzain ankoraŭ estis indiferenta al Ulua, estante certe protektata kontraŭ ŝiaj ĉarmoj per la amuleto, kiu enhavis la cindrojn de Jos Ebni, la sanktulo kaj saĝulo kaj arkimago. Pro iuj kuriozaj saporoj rimarkitaj plurfoje en siaj manĝo kaj trinko, li suspektis la dozadon al si de la ampocioj, kiuj fifamigis ŝin; sed krom malpeza kaj pasanta naŭzo, li spertis neniun ajn malbonan efekton; kaj li estis tute senscia pri la sorĉoj plektitaj sekrete kontraŭ li, kaj la trifoje mortigaj envultoj por vundi siajn koron kaj sensojn.

Nun, (kvankam li ne sciis ĝin) lia indiferento estis afero de multa klaĉo ĉe la korto. Viroj miregas pri tia escepto: ĉar ĉiu, kiun la reĝidino elektis ĝis nun, ĉu kapitanoj, tasportisto, altranguloj, aŭ vulgaraj soldatoj kaj grumoj, cedis facile al ŝiaj sorĉoj. Do okazis ke Ulua koleris, ĉar ĉiuj viroj sciis ke ŝian belon malestimis Amalzain, kaj ŝia sorĉado senpotencis por kapti lin. Je tio ŝi ĉesis aperi ĉe la festoj de Famorgh; kaj Amalzain ne daŭre rimarkis ŝin en la haloj kaj la ĝardenoj; kaj post tio nek liaj sonĝoj nek liaj maldormaj horoj estis hantataj de la sorĉkonstruita ŝajno de Ulua. Do, en sia naivo, li ĝuis kiel oni kiu renkontis danĝeregon kaj trapasis ĝin sendamaĝita.

Tiam, poste, en senluna nokto, kiam li kuŝis trankvile dormante en la senlunaj horoj antaŭ aŭroro, venis al li en lia sonĝo homafiguro enŝaliĝita de verto al kalkano kun la ornatoj de la tombo. Alta kiel kariatido, timinda kaj minacanta, ĝi kliniĝas super li en silento pli maligna ol iu ajn malbeno; kaj mortvolvoj falis malferme ĉe la brusto, kaj tombejovermoj kaj mortskaraboj kaj skorpioj, kune kun la eroj de putra karno, pluvis malsupren sur Amalzain. Tiam, kiam li vekiĝis el sia koŝmaro, malsana kaj sufokita, li enspiris kadavraĵan fetoron, kaj sentis kontraŭ si la premon de senmova, peza korpo. Timigita, li levis sin kaj lumigis la lampon; sed la lito estis malplena. Tamen la odoro de putrado ankoraŭ restadis; kaj Amalzain povis ĵuri ke la kadavro de virino, du semajne morta kaj pululanta kun larvoj, estis kuŝanta apud li en la mallumo.

Post tiam, dum multaj noktoj, liajn dormojn rompis tiaj abomenaĵoj kiel tiu. Apenaŭ li povis dormi pro la hororo de tio, kio venis kaj iris, nevidebla sed palpebla, en lia ĉambro. Ĉiam li vekiĝis de misaj sonĝoj, trovante apud si la rigidajn brakojn de longamortaj sukuboj, aŭ sentante ĉe sia flanko la amoran tremon de senkarnaj skeletoj. Lin sufokis la natrono kaj bitumo de mumiigitaj mamoj; lin premegis la neforiranta pezo de gigantaj kadavroj; lin naŭze kisis lipoj, kiuj eksudigis ĉifonojn de korupto.

Nek estis tiu ĉio; ĉar aliaj abomenaĵoj venis al li tage, videblaj kaj perceptitaj per ĉiuj liaj sensoj, kaj pli abomenindaj eĉ ol la mortaj. Aĵoj, kiuj ŝajnis kiel la lasitaĵoj de lepro, rampis antaŭ li je alttagmezo en la haloj de Famorgh; kaj ili leviĝis el la ombroj kaj krabris al li, mienaĉante blanke per vizaĝoj kiuj estis ne ankoraŭ vizaĝoj, kaj penante karesi lin per siaj duonmanĝitaj fingroj. Ĉirkaŭ liaj maleoloj, kiam li iris ĉi tien kaj tien, alkroĉiĝis malprudaj koboldoj kun mamoj, haraj kiel la vesperto; kaj lamioj lascivis kaj piruetis antaŭ liaj okuloj, kiel la dancistinoj antaŭ la reĝo.

Ne plu povis li legi siajn librojn aŭ solvi siajn problemojn de algebro en paco: ĉar la literoj ŝanĝiĝis ekde momento ĝis momento sub lia spektado kaj estis torditaj en runojn de malbona signifo; kaj la signoj kaj ciferoj, kiujn li estis skribinta, fariĝis diabloj ne pli grandaj ol grandaj formikoj, kiuj fie baraktis trans la papero kvazaŭ sur kampo, celebrante tiujn ritojn kiuj estas akceptinda nur al Alila, reĝino de damno kaj diino de ĉiuj fiecoj.

Tiel pestita kaj turmentita, la junulo Amalzain estis proksima al frenezo; sed li ne kuraĝis plendi aŭ paroli al aliaj pri io ajn, kiun li vidis; ĉar li sciis ke ĉi tiuj hororoj, ĉu materiaj aŭ ne, estis perceptataj nur de li mem. Nokte, dum la plena periodo de luno, li kuŝis kun mortaj aĵoj en sia ĉambro; kaj tage, dum ĉiuj el liaj venadoj kaj iradoj, lin serĉis abomenigaj fantomoj. Kaj li ne dubis ke ĉiuj el tiuj estis la sendaĵoj de Ulua, kolerata pro lia rifuzo de ŝia amo; kaj li memoris ke Sabmon aludis sinistre iujn ensorĉojn, kontraŭ kiuj la cindroj de Jos Ebni, konservita en la arĝenta amuleto, ne povus defendi lin. Kaj, sciante ke tiaj sorĉoj surestis sin nun, li rememoris la finan ordonon de la maljuna arkimago.

Do, sentante ke ne estis helpo por li krom la sorĉado de Sabmon, li iris al Reĝo Famorgh kaj petegis mallongan forpermeson el la korto. Kaj Famorgh, kiun bone plaĉis la tasportisto, kaj plu komencis noti lian maldikon kaj palon, aprobis la peton volante.

Sur leĝera ĉevalo elektita pro rapideco kaj eltenado, Amalzain rajdis norden el Miraab en humidvarma mateno en aŭtuno. Stranga pezeco senmovigis la tutan aeron; kaj granda kupra nuboj amasiĝis kiel turantaj, multekupolaj palacoj de ĝinoj sur la dezertaj montetoj. La suno ŝajnis naĝi en fandita latuno. Neniu vulturo flugis en la silentaj ĉieloj; kaj la ŝakaloj mem estis retirinta al siaj kuŝejoj, kvazaŭ timigitaj de iu nesciita pereo. Tamen Amalzain, rajdante rapide al la ermitejo de Sabmon, estis hantata ankoraŭ de lepraj larvoj, kiuj leviĝis antaŭ li, pozante fie sur la grizbrunaj sabloj; kaj li aŭdis la dezireman ĝemadon de sukuboj sub la hufoj de sia ĉevalo.

La nokto embuskis lin, senaera kaj senstela, kiam li venis al puto inter mortantaj palmoj. Ĉi tie li kuŝis sendorme, kun la malbeno de Ulua ankoraŭ sur si: ĉar ŝajnis ke la sekaj, polvaj kadavroj de dezertaj tomboj kuŝis rigide je lia flanko; kaj la ostaj fingroj amindumis lin al la nesondeblaj sablokavoj el kiuj ili leviĝis.

Laca kaj diablorajdita, li atingis la hurditan domon de Sabmon je tagmezo de la sekvinta tago. La saĝo salutis lin tenere, montrante neniun surprizon, kaj aŭskultis lin kun la mieno de iu, kiu aŭskultas jamkonatan rakonton.

"Ĉi tiuj aferoj, kaj plu, estis sciitaj de mi ekde la komenco," li diris al Amalzain. "Mi povis savi vin de la sendaĵoj de Ulua antaŭ nun; sed estis mia deziro ke vi venas al mi je ĉi tiu momento, forlasante la korton de la senilulo Famorgh kaj la malbonan urbon Miraab, kies malbonecoj nun estas kompletaj. La baldaŭa sorto de Miraab, kvankam nelegita de ŝiaj astrologoj, estis deklarita en la ĉieloj; kaj mi ne volus ke vi partoprenas la pereon."

"Estas bezonata," li daŭris, "ke la ensorĉoj de Ulua rompiĝu en ĉi tiu tago mem, kaj la sendaĵoj revenu al ŝi kiu sendis ilin; ĉar alie ili hantus vin ĉiam, restante kiel videbla kaj palpebla pesto kiam la sorĉistino mem estos veninta al sia nigra mastro, Thasaidon, en la sepa infero.

Tiam, dum Amalzain miris, la maljuna mago levis el ŝranko eburan elipsan spegulon el malhela kaj brilpolurita metalo kaj metis ĝin antaŭ lin. La spegulo subteniĝis supre de la enŝaligitaj manoj de vualata imago; kaj fiksrigardante en ĝin, Amalzain vidis nek sian propran vizaĝon nek la vizaĝon de Sabmon, nek ion ajn de la ĉambro mem reflektitan. Kaj Sabmon ordonis lin spekti la spegulon zorge, kaj tiam eliris al malgranda oratorio, kiu aparte de la ĉambro kurteniĝis per longaj, kurioze pentritaj volvoj de kamelpergameno.

Spektante la spegulon, Amalzain konstatis ke iuj el la sendaĵoj de Ulua venis kaj iris flanke de li, klopodante ĉiam gajni lian atenton per malpuraj gestoj, laŭ la maniero de putinoj. Tamen rezolute li fiksis siajn okulojn sur la malplena kaj nereflektanta metalo; kaj baldaŭ li aŭdis la voĉon de Sabmon ĉantante senpaŭze la fortegajn vortojn de iu antikva formulo de ekzorco; kaj nun el inter la kurtenoj de la oratorio eliris la netolerebla pikodoro de brulantaj spicoj, kiajn oni uzas forpeli demonojn.

Tiam Amalzain perceptis, ne levante siajn okulojn de la spegulo, ke la sendaĵoj de Ulua malaperis kiel vaporoj forblovataj de la dezerta vento. Sed en la spegulo sceno desegnis sin malhele, kaj li ŝajnis spekti la marmorajn turojn de la urbo de Miraab sub ŝvebegantaj bastionoj de misaŭgura nubo. Tiam la okazejo ŝanĝiĝis, kaj li vidis la halon de la palaco kie Famorgh kapbalancis en vinomakula purpuro, senila kaj ebria, inter ministroj kaj lakeoj. Denove la spegulo ŝanĝiĝis, kaj li rigardis ĉambron kun murtapiŝoj de senhonta desegno, kie, en divano de fajrohela karmezino, la Reĝidino Ulua sidis kun siaj plej lastatempaj amantoj en la haladzado de oraj incensiloj.

Mirante dum li pririgardis la spegulon, Amalzain observis strangan aferon: la vaporoj de la incensiloj, amasiĝantaj dike kaj multamplekse, ekde momento ĝis momento akiris la formojn de la aperaĵoj mem, de kiuj li estis turmentata tiom longe. Daŭre ili leviĝis kaj multiĝis, ĝis la ĉambro pululis kun la generaĵoj de infero kaj vomitoj de fendataj kadavraĵoj. Inter Ulua kaj la amanto ĉe la dekstra, kiu estis kapitano de la gardo de la reĝo, spiralis monstra lamio, kiu enfaldis ilin ambaŭ en sia serpenta amplekso kaj premegis ilin kun siaj homaj mamoj; kaj ĉe la maldekstra aperis duonmanĝita kadavro, fimienante kun senlipaj dentoj, el kies mortvolvoj vermoj kribriĝis sur Uluan kaj ŝian duan amanton, kiu estis reĝa eskviro. Kaj, ŝvelantaj kiel la haladzoj en vato de iu sorĉistino, tiuj aliaj abomenaĵoj premis apud la divano de Ulua kun obscenaj buŝmimadoj kaj fingradoj.

Dume, kiel la cikatro de infera brulmarko, hororo presiĝis sur la mienoj de la kapitano kaj la eskviro; kaj teruro leviĝis en la okuloj de Ulua kiel pala flamo ekbrulanta en sensunaj kavoj; kaj ŝia mamoj tremis sub la mamtasoj. Kaj nun, en momento, la spegulita ĉambro ekŝanceliĝis fortege, kaj la incensujoj renversiĝis sur la kliniĝantaj pavimŝtonoj, kaj la senhontaj murtapiŝoj skuiĝis kaj pufiĝis kiel la blovitaj veloj de ŝipo en ŝtormo. Grandaj fendoj aperis en la planko, kaj flanke de la divano de Ulua abismo profundiĝis rapide kaj tiam plivastiĝis de muro al muro. La tuta ĉambro disfendiĝis, kaj la reĝidino kaj siaj du amantoj, kun ĉiuj siaj abomenindaj sendaĵoj apud ili, ĵetegiĝis tumulte en la abismon.

Post tio, la spegulo malheliĝis, kaj Amalzain rigardis dum momento la palajn turojn de Miraab, ŝancelatajn kaj falantajn sur ĉieloj nigraj kiel senceda, malvarma fero. La spegulo mem tremis, kaj la vualita imago de metalo apoganta ĝin komencis ŝanceliĝi kaj ŝajnis preskaŭ fali; kaj la hurdita domo de Sabmon skuiĝis en la pasanta sismo, tamen, dikkonstruita, staris firme dum la domegoj kaj palacoj de Miraab subiris al ruino.

Kiam la tero ĉesis sian longan tremadon, Sabmon venis el la oratorio.

"Ne necesas prediki pri tio, kio okazis," li diris. "Vi lernis la veran naturon de karna deziro, kaj simile rigardis la historion de ordinara korupto. Nun, estante saĝa, vi turnos vin frue al tiuj aferoj, kiuj estas nekorupteblaj kaj preter la mondo.

Post tio, ĝis la morto de Sabmon, Amalzain loĝis kun li kaj fariĝis lia sola lernanto en la scienco de la steloj kaj la kaŝitaj artoj de magio kaj sorĉo.

English original: La Sorĉado de Ulua (The Witchcraft Of Ulua)

Top of Page